Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Niaj anoj

Aranĝoj

   => ni organizis

   => ni partoprenis

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

Aranĝoj

N I    O R G A N I Z I S


Kurso de Esperanto (novembro 2016, februaro 2017)

ESONO - Esperanto Societo Nordslovakia kunlabore kun Regiona Biblioteko en Žilina organizis senpagan kurson de Esperanto por komencantoj. La unua parto okazis ekde la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de decembro 2016 kaj la dua parto de la kurso okazis ekde la 30-a de januaro 2017 ĝis la 17-a de februaro.
La kurso okazis dum labortagoj, do lunde ĝis vendrede de la 16-a horo ĝis la 18-a horo. Instruis Inĝ. Magdaléna Feifičová laŭ la konversacia lernolibro de Andrzej Pettyn: Esperanto en dialogoj. Al al kurso aliĝis sep interesiĝantoj kaj finis ĝin du.

=======================================================

La 5-an de decembro 2016 en la Regiona Biblioteko sur la strato de Bernolák okazis prelego de Pavol Petrík pri la libro Vivo de Zamenhof de Aleksandro Korĵenkov pri la vivo, verko kaj ideoj de la aŭtoro de Esperanto. Nia gasto, la preleganto, tradukis tiun libron en la slovakan lingvon.


Zamenhofa tago 2016
  

=======================================================

Lundon la 28-an de septembro 2015
okazis prelego pri Esperanto okaze de Eŭropa tago de lingvoj en Regiona Biblioteko en Žilina.
EDJ 2015

La prelegon partoprenis ne nur anoj de la urba klubo, sed ankaŭ venis aliaj interesuloj pri la internacia lingvo. Ni dankas al nia kluba prelegantino Fejfi pri denove interese prelego.

EDJ 2015 EDJ 2015 EDJ 2015

=======================================================

Lundon la 23-an de marto 2015
okazis plua el regulaj prelegoj pri Esperanto en Regiona Biblioteko en Žilina.
Libroj 2015

Nia kluba prelegantino Fejfi denove interese parolis pri Esperantaj libroj - ĉu originaj aŭ tradukitaj al Esperanto. Ni ĉiuj anoj de la klubo estas dankemaj al ŝi, ke ŝi ĉiam preparas ion interesan pri la internacia neŭtrala lingvo.

=======================================================

Lundon la 8-an de septembro 2014
ni denove „diris al Žilinanoj“, ke Esperanto apartenas al vivantaj lingvoj.
EDJ 2014

En Regiona Biblioteko (Krajská knižnica) en Žilina ripetfoje okazis prelego pri Esperanto okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj. La prelegon gvidis jam tradicie nia Fejfi, kiu parolis krom alie pri la stato de lingva situacio en la parlamento de Eŭropa Unio.


EDJ 2014 EDJ 2014 EDJ 2014

=======================================================

Ĵaŭdon, la 3-an de aprilo 2014
okazigis en Regiona Biblioteko (Krajská knižnica) en Žilina prelego pri Esperantaj libroj okaze de Semajno de slovakiaj bibliotekoj.
Libroj 2014

La prelegantino Magdaléna Feifičová prezentis diversajn Esperantajn librojn eldonitaj en la mondo, Eŭropo kaj en (Ĉeĥo)Slovakio dum la historio de Esperanto-movado.
La prelegon partoprenis scivolemuloj kaj lokaj esperantistoj. La biblioteka oficisto kun ĝojo kaj vera intereso akceptis prelegon pri Esperanto en la biblioteko, ĉar laŭ liaj vortoj Esperanto kun sia tutmonda efikeco apartenas al biblioteka kulturo.

Libroj 2014 Libroj 2014 Libroj 2014

=======================================================

Lundon, la 14-an de oktobro 2013
okazigis en Regiona Biblioteko (Krajská knižnica) en Žilina prelego pri Esperanto okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj (26-an de septembro). La ĉeforganizanto estis Magdaléna Feifičová, nia Fejfi :).
La prelegantino Magdaléna Feifičová parolis pri la signifo de la Eŭropa Tago de Lingvoj, pri neceso kaj bezono lerni fremdajn lingvoj kaj konkretigis tion per prezento de Esperanto, kiel neŭtrala planlingvo, kaj ĝia gramatiko. La prelego estis akompanita per filmetoj, Esperanto-muziko kaj fotoj de aktualaj aranĝoj.
La prelegon partoprenis deko da scivolemuloj krom kelkaj lokaj esperantistoj, kiuj ankaŭ preparis etan ekspozicion pri Esperanto kaj E-movado.

EDJ 2013 EDJ 2013
Prelego pri Esperanto Prelego pri Esperanto Prelego pri Esperanto
Prelego pri Esperanto

Krom la prelego estis ankaŭ la ekspozicio pri Esperanto ĝis fino de la oktobro.

Ekspozicio pri Esperanto Ekspozicio pri Esperanto Ekspozicio pri Esperanto
Ekspozicio pri Esperanto Ekspozicio pri Esperanto Ekspozicio pri Esperanto


=======================================================


En decembro 2012 en la Regiona biblioteko sur la strato de Bernolak
okazis

dum la tagoj ekde 3-an ĝis 21-an
ekspozicio pri planlingvoj kaj Esperanto

kaj la 10-an de decembro

la prelego pri L. L. Zamenhof okaze de la Tago de Zamenhof.


Ekspozicio dec 2012
   Ekspozicio dec 2012

=======================================================

Dum la tagoj ekde 22-a de oktobro ĝis 5-a de novembro 2012
okazis
en la Regiona bibliteko sur la strato de Bernolak
Ekspozicio okt 2012

malgranda ekspozicio pri Esperanto

  

=======================================================

Lundon, la 24an de septembro 2012 okazigis en Regiona Biblioteko (Krajská knižnica) en Žilina unu kaj duonhoran prelegon pri Esperanto okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj (26-an de septembro). La aranĝo estis ankaŭ sub la aŭspicio de la Memgvida Regiono de Žilina (Žilinský samosprávny kraj), kiu ĉi-jare festas sian dekjariĝon. La ĉeforganizanto estis Lucia Mikulovská.
La prelegantino Magdaléna Feifičová eliris el la signifo de la Eŭropa Tago de Lingvoj, parolis pri neceso kaj bezono lerni fremdajn lingvoj kaj konkretigis tion per prezento de Esperanto, kiel neŭtrala planlingvo, kaj ĝia gramatiko. La prelego estis akompanita per filmetoj, Esperanto-muziko kaj fotoj.
La prelegon partoprenis trideko da scivolemuloj, inter ili ankaŭ kelkaj lokaj esperantistoj, kiuj preparis etan ekspozicion kun Esperantaj libroj, bultenoj kaj kronikoj de la loka E-klubo.

La 25an de septembro 2012 raportis Fejfi (Magdaléna Feifičová)

Prelego pri Esperanto   Prelego pri Esperanto

Prelego pri Esperanto Prelego pri Esperanto
Prelego pri Esperanto Prelego pri Esperanto Prelego pri Esperanto

 

P A S I N T A J

2007

Vidu la SKEF-kalendaron 2007 kiel dosiero de MS Excel aŭ de OpenOffice

2006

Vidu la SKEF-kalendaron 2006 kiel dosiero de MS Excel aŭ de OpenOffice




Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)