|
N I P A R T O P R E N I S
En la jaro 2010 dum la tagoj 21-an ĝis 23-an de majo okazis la tutslovakia E-renkontiĝo inter Trenčianska Teplá kaj Trenčianske Teplice en la loko Kaňová, en la feria centrejo OLIWA. Entute partoprenis ĝin 31 personoj (27 el Slovakio,
2 el Ĉeĥio, 1 el Germanio kaj 1 el Belgio).
El nia klubo ĉeestis ĝin Magda Feifičová, Lucia Mikulovská kun la filo Michal kaj Miro Valášek. Kaj la urbon Žilina reprezentis ankaŭ novaj Esperantistoj - gelernantoj de Fejfi. Vi povas vidi ilin sur la antaŭlasta foto.
Dum la renkontiĝo okazis ankaŭ la kongreso de SKEF, dum kiu estis elektita nova prezidantaro: Nova prezidanto de SKEF estas Stano Marček, vicprezidanto Rasťo Šarišský, kasistino Jarmila Rechtorisová kaj revizorino Alexandra Vališová.
Dum la tagoj 24-an ĝis 26-an de aprilo 2009 nia grupo partoprenis la tutslovakian E-renkontiĝon en la vilaĝo Dobrá Voda. Ni sentis bonege, nia danko apartenas al la organizantoj.
Ĉeestintoj: Ľubo Fajth, Juraj Gondžúr, Janka Kostolná, Lucia Mikulovská kun la filo Michal, Jolana Staníková, Miroslav Valášek
P A S I N T A J
2007
Vidu la SKEF-kalendaron 2007 kiel dosiero de MS Excel aŭ de OpenOffice
2006
Vidu la SKEF-kalendaron 2006 kiel dosiero de MS Excel aŭ de OpenOffice
|