| |
Esperanta arkivo
Esperanta arkivo en Plevnik servas por akceptado, konservado, registrado,
deponado kaj ankaŭ por studado de E-dokumentoj devenantaj de Slovakaj esperantaj
organizoj kaj unuopuloj. Krom historiaj dokumentoj ĉi tie troviĝas ankaŭ
librejo kun multaj libroj diversfakaj. Troviĝas tie ne nur romanoj kaj noveloj
sed ankaŭ poezio, teatraĵoj, vojaĝpriskriboj, lernolibroj kaj libroj sciencaj
multspecaj el ĉiuj mondpartoj. La librojn eblas pruntopreni.
Sub tegmenta spaco estas lokigita arkivo, kaj malsupre troviĝos spaco por
diversaj renkontiĝoj kaj turismaj aranĝoj. La domo povas servi por ni ĉiuj
kiel centro de ripozo kaj samtempe kiel centro de laboro por Esperanto.
La vilaĝo Plevník troviĝas inter du proksimaj turismaj teritorioj - la „Manina
interkrutaĵo„ kaj la „Súlov-rokoj„. Ambaŭ teritorioj taŭgas por piedpromenoj
kaj ankaŭ por bicikloturistoj.
En la arkivo atendas nin ankoraŭ multe da laboro ĉe registrado, klasifikado
kaj konservado de dokumentoj kaj libroj. Ĉiuj, kiuj volus kontribui per laboro
aŭ materie, estas bonvenaj.
Pli da informoj vi povas akiri sur la retadreso: arkivo@esperanto.sk.
|
|