Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Ĉirkaŭaĵo - Budatín

Ĉirkaŭaĵo - Bytča

Ĉirkaŭaĵo - Hričov

Ĉirkaŭaĵo - Lietava

Ĉirkaŭaĵo - Strečno

Ĉirkaŭaĵo - Považsky    kastelo

Niaj anoj

Aranĝoj

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

ĈIRKAŬAĴO DE ŽILINA

La urbo Žilina estas centro de nordokcidenta Slovakio.

La urbo Žilina situas en la valo de la rivero Váh en la valkadrono de Žilina, je kunfluejo de la rivero Váh kun la riveroj Kysuca kaj Rajčianka (rajĉianka). La valkadrono de Žilina troviĝas inter la monto-dorsoj de montaroj Malá Fatra, Strážovské vrchy, Súľovské vrchy, Javorníky kaj Kysucké vrchy.

BUDATÍN-kastelo

Budatin-kastelo La urboparto Budatín

La kastelo Budatín estas historia kaj arkitektura memorindaĵo de la urbo Žilina. Pasintece ĝi apartenis al akvaj kasteloj, defenditaj per river-fluoj kaj akvaj fosaĵoj. Ĝia la plej malnova parto estas grandioza gotika kvaretaĝa turo, kiu estis konstruita en la epoko de fortikigado de lando post la tatara invado en la duono de la 13-a jarcento.

Budatín-kastelo gardis vojkruciĝon de komercaj vojoj el regionoj nomataj Ponitrie kaj Považie al regionoj Sliezsko kaj Pollando. Konsiderante ĝian situon en proksimeco de la riveroj Váh kaj Kysuca ĝi funkciis kiel reĝa tridekona stacio, kie oni elprenis vojaĝimposton de migrandtaj vendistoj alvenantaj el Silezio.

Komence de la 14-a jarcento, dum la regado de Matúš Čák Trenčiansky, la turon oni fortikigis kaj alkonstruis al ĝi la palacon. En la jaro 1487 ricevis la kastelon Gašpar Suňog de Matej Korvín. Turka endanĝerigo, kaj ankaŭ laŭkorporaciaj revolucioj estis motivoj por kostruado de nova, renesanca remparo kun akva fosaĵo. En la jaroj 1487-1798, kiam la posedanto estis familio de Suňog, la kastelo travivis la plej grandan konstruaktivecon. Tiam ekestis ankaŭ kapelo kaj parko.

En la 18-a jarcento, kiam la kastelo plu ne funkciis kiel fortikaĵo, oni konstruis sur la restaĵoj de la remparo baroka-klasikisman kastelon. En la jaro 1798 formortis la familio de Suňog. La kastelon akiris Anton Ĉáky. Dum la revoluciaj jaroj 1848-1849, la 10-an de januaro 1849 la kastelo preskaŭ plene forbrulis. Daŭris dudek jarojn, ĝis kiam ĝi estis almenaŭ parte rekonstruita kaj la kastelon oni uzadis kiel soldatejo.

Tutan renovigon de la kastelo komencis ĝiaj posedantoj dum la jaroj 1920-1922, kaj la kastelo ricevis la hodiaŭan aspekton. La kastelo apartenis al la familio de Čáky ĝis la jaro 1945.

Hodiaŭ en la Budatín-kastelo havas sidejon la muzeo nomata Považské (povaĵske). La muzeo specialiĝas pri dokumentaro kaj esploro de dratumado. Ĝi posedas pli ol 1200 da pecoj de dratumitaj verkoj. Tio estas la plej granda kaj unika kolektaĵo de la speco en la mondo.


INTERESAĴOJ

Apud la Budatín-kastelo okazis en decembro de la jaro 1848 kaj komence de januaro de la jaro 1849 memoraj bataloj de slovakaj volontuloj por nacia estanteco, kiujn gvidis Jozef Miloslav Hurban.


Budatin-kastelo  Budatin-kastelo  Budatin-kastelo  Statuo de J. M. Hurban 


Platano el Budatin estas Arbo de la jaro 2016

Ankaŭ arboj havas sian konkurson. Fondaĵo EKOPOLIS organizas tutslovakan enketon „Arbo de la jaro“, kies celo estas atentigi pri malnovaj, unikaj aŭ endanĝerigitaj arboj, kaj veki nian intereson pri nia vivmedio.

Platanon acerofolian anoncis en la konkurson Považské múzeum - Vahregiona muzeo en Žilina. Ĝi estas mastro de Budatina parko, kie kreskas vere multe da unikaj centjaraj arboj. Kastelparko en Budatin estas parto de nacia kultura memoraĵo kaj la tuta regiono estas defendita ek de la jaro 1963.

Rimarkinda estas ankaŭ 27 metroj alta kaj 270-jara platano acerofolia. Ĝi estas la plej grandioza el ĉiuj platanoj en la parko. Ĝi havas la plej vastan arbokronon kaj la plej larĝan trunkon kun ĉirkaŭmezuro pli ol ses metroj. Samtempe ĝi estas escepta per tio, ke danke al arkivaj dokumentoj ni konas ĝian historion. Ĝi estis plantigita verŝajne ĉirkaŭ la jaro 1745 de kastela grafo, kiu nomiĝis Ján Suňog kaj per ĉefa ĝardentisto nome Ján František Roder el Silezio.

Apud la Arbo de la jaro 2016 kreskas ĝia malsana frato. En ĝia putraj internoj oni kaŝas eĉ du homoj. La arboj ne kreskas izolite. Per radika sistemo ili ambaŭ estas alligitaj al iuj specoj de fungoj, kaj tiel ili estas ne apartiginte kunigitaj. Malgraŭ tio, ke ili estas same grandagxaj, ĉiu el ili havas alian sorton. Unu estas sana kaj la dua malsanema. Sed tamen ili restas fratoj, persistas kune kaj ili helpas unu la alian.

Platano acerofolia estas hibrido de euroazia speco de platano orienta kaj de nordamerika platano okcidenta. Do temas pri arbo ne origine kreskanta en arbaroj de Slovakio, sed tio estas selektita speco, kiun oni unue kulturis en Anglio jam en la duono de la 17-a jarcento.

En la jaro 2017 tiu ĉi venka platano reprezentos Slovakion en la konkurso: Eŭropa arbo de la jaro.

PS: La premio por la venko estis uzita por savo de la malsana frato – najbara platano.

Budatin-platano  Budatin-platano 

Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)