Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Ĉirkaŭaĵo - Budatín

Ĉirkaŭaĵo - Bytča

Ĉirkaŭaĵo - Hričov

Ĉirkaŭaĵo - Lietava

Ĉirkaŭaĵo - Strečno

Ĉirkaŭaĵo - Považsky    kastelo

Niaj anoj

Aranĝoj

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

ĈIRKAŬAĴO DE ŽILINA

La urbo Žilina estas centro de nordokcidenta Slovakio.

La urbo Žilina situas en la valo de la rivero Váh en la valkadrono de Žilina, je kunfluejo de la rivero Váh kun la riveroj Kysuca kaj Rajčianka (rajĉianka). La valkadrono de Žilina troviĝas inter la monto-dorsoj de montaroj Malá Fatra, Strážovské vrchy, Súľovské vrchy, Javorníky kaj Kysucké vrchy.

BYTČA-kastelo

Bytča-kastelo La urbo Bytča

Renesanca kastelo Bytča (bytĉa) apartenas al la plej gravaj kaj arkitekture la plej impresaj feŭdaj loĝlokoj en Slovakio. La areon de la kastelo formas kvar konstruaĵoj:

Origine ĉi tie estis pligrava kastelo konstruita en la 13-a jarcento, kiu apartenis al la nitra episkopo. La kastelo en la urbo Bytĉa apartenas al la plej bone konservitaj renesancaj konstruaĵoj en Slovakio, kiu staras surloke de origina akva kastelo, defendita per akva fosaĵo en proksimeco de la rivero Váh. En la jaro 1563 František Thurzo okupis la kastelon Bytča. En La jaroj 1571-74 li konstruigis sur la loko de la malnova gotika kastelo novan kastelon. En la patra aktivado daŭrigis ankaŭ lia filo Juraj.

Post morto de la familio de Thurzo, kiuj kreis en Bytča bibliotekon kaj ankaŭ havis ĉi tie juvelejon, la kastelon en la jaro 1624 ricevis la dinastio de Esterhazy. Ili eluzis la kastelon je mastrumaĵaj celoj.

En la jaro 1862 la kastelon aĉetis komerca familio de Popper, kiu efektivigis nekonvenajn aranĝojn: propran kastelon alikonstruigis je loĝejoj, Geedzigan palacon je distrikta juĝejo. Kun realigo de la memoraĵrenovigo oni komencis post la jaro 1960.

Post la renovigo de la kastelo en lastaj jaroj el la fondusoj de Eŭropa Unio ĝi jam estas alirebla al la publiko kaj ĉi-jare (2010) en ĝi troviĝas ekspozicio de dratumaĵoj, kiujn kreis la nuntempaj art-dratumistoj dum sia sesio.

Bytca Bytca Bytca Bytca

Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)