Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Niaj anoj

Aranĝoj

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

Pri ESONO

Esperanto asocio en Žilina fondigis kun la celo kunigi Esperantistojn el Žilina, disvastigi uzadon de Esperanto, propagandi ĝin en komunikadon kaj tiel bonigi komprenigo inter homoj de diverzaj nacioj; propagandi sian regionon, sed ankaŭ la tutan Slovakion eksterlande. Kun tempodaŭro la influo de la Žilina movado disvastigis en la tutan regionon - Kysuce, Bytča, Rajecka- kaj Terchovska- valoj.


Estraro de ESONO

Prezidanto
Juraj Gondžúr

Vicprezidanto
Magdaléna FEIFIČOVÁ

Kasistino
Jolana STANÍKOVÁ


Historio de ESONO

Laŭ jarlibroj de UEA jam en la jaro 1920 funkciis en Žilina kiel delegito sinjoro Jozef Popper, en la jaro 1925 sinjorino Irene Rábi kaj poste ankaŭ aliaj. Esperantistoj kunvenadis semajnfine en hotelo Rémi. Ni scias, ke en la jaro 1933 gvidis kurson de Esperanto sinjoro Goldstein.

La unuaj numeroj de tiel bone konata Esperantisto Slovaka estis eldonitaj en Žilina en la jaro 1946. Ĝia redaktoro estis nestoro de slovaka Esperanta vivo sinjoro Arnošt Váňa (* 27.4.1909, † 19.3.1998), tiutempe vivanta en nia urbo. Li favore gvidis kursojn en lernejoj, inter skoltoj, en Domo de sindikatoj ktp. kaj li havis pli ol 200 lernantojn. En tiuj jaroj kurson ĉeestis ankaŭ nia la plej maljuna klubano sinjoro Miroslav Závodský (* 25.3.1924, † 14.3.2012). Inter aktivuloj mi devas mencii s-ron Bárta. Sinjoro Váňa aktivis ne nur en Žilina, li estis post milito ĉefdelegito de UEA por Ĉehoslovakio kaj vicprezidanto de Slovaka E-societo SES (fondita en Martin en la jaro 1947). En la jaro 1948 li el Žilina foriris.

La rolon organizi esperantan vivon transprenis sinjoro Miro Závodský, kiu fondis kaj gvidis la rondeton Espero en la jaro 1955. En la jaro 1957 fariĝis ĝia prezidanto prof. František Révay. Tiam jam en rondeto laboris ankaŭ la fratinoj Gabaríková (Dvořáková kaj Hromadíková). Dum la jaroj 1958 – 62 oni organizis regulajn Renkontiĝojn de esperantistoj en Rajecké Teplice. Sinjoro Závodský fondis rondeton ĉe Domo de pioniroj en la jaro 1962 kaj en la jaro 1963 kun aliaj interesuloj ili fondis Esperanto-klubon ĉe Domo de Sindikatoj en Žilina. Li estris la klubon kelkajn jarojn. Krom li tiatempe jam gvidis kursojn ankaŭ gesinjoroj Révay, Němec, Anna Gabaríková kaj aliaj. En la jaro 1966 sinjoro Závodský esperantigis prospekton pri Žilina kaj sendis ĝin al multaj adresoj en mondo por propagi nian urbon. Tiam jam la klubo havis montroŝrankon en centra urboplaco nomata Dukla (hodiaŭ Marianske).

En la jaro 1969 fariĝis sinjoro Závodský la komitatano de novkreita AESSR. Kaj en tiu ĉi jaro absolvis E-kurson de prof. Révay nia multjara kronikisto sinjoro Majtán. Venontan jaron organizis s-ro Kovář Internacian fervojistan E-skisemajnon en Vrátna valo, kiun partoprenis ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Tiun ĉi jaron (1970) la geklubanoj vizitis faman artpentriston Martin Benka.

En la jaro 1971 komencis eldoni s-ro Němec multobligitan kluban bultenon Informilo (ĝis 1974) kaj dum la jaroj 1975 – 77 li redaktis jam presitan bultenon Raketo. En la jaro 1978 s-ro Závodský fondis pioniran E-rondeton en la urboparto Závodie. S-ro Němec fariĝis nova prezidanto de E-klubo ĉe Domo de Sindikatoj (ĝis 1984). Sub lia gvido estis en la sama jaro en Žilina organizita Seminario pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko AEST, kiun partoprenis pli ol 50 esperantistoj el kelkaj landoj. KAEST (konferenco) 2012: 15-an - 18-an de novembro en Modra - Harmónia, ĉeftemo: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj.

En la jaro 1979 la E-klubo organizis la unuajn Turismajn Tagojn TUTA kaj ili regule ĉiujare ripetadis en tute 15-foje (la lastaj en la jaro 1994) kaj fariĝis famaj inter tiamaj socialismaj landoj. Dum jaroj ilin prizorgis multaj fervoraj geklubanoj, tamen mi devas mencii almenaŭ tiujn la plej signifajn organizantojn – Němec, Hanzel, Činčura, Majtán, Dobeš, Gondžúr.

En tiuj jaroj sub gvidado de s-ro Němec estis bone organizita instruado de Esperanto en tri stupoj – komencantoj, progresintoj, konversacio. Krome lin instruis ankaŭ s-inoj Gerová, Bungerová (Sabová). Žilinanoj instruis ankaŭ en E-klubo Kysucké Nové Mesto.

En la jaro 1981 organizis la E-klubo konferencon KAEST ’81 kaj en kampo de scienco geklubanoj daŭrigis prelegante en Budapesto dum konferencoj Interkomputo ’82 kaj Interkibernetik ’85. Aperigis ankaŭ nova kluba bulteno "Spravodajca", poste konata kiel Raportanto.

De la jaro 1983 s-ro Závodský kun la celo interesigi ankaŭ gejunulojn, instruis Esperanton en baza lernejo Žilina-Závodie en tiea pionira grupo. Li alligis amikajn kontaktojn ankaŭ kun aliaj E-grupoj ekzistantaj ĉe lernejoj (Germanio, Pollando kaj Hungario) kaj efektivigis reciprokajn vizitojn inter ili.

Dum nuna tempo (tempo de aktivaj jaroj de nuna klubanaro) prezidentis la klubon gesinjoroj Juraj Gondžúr, Magda Feifičová, Lucia Fedorová (Mikulovská), Miro Valášek. Tiu ĉi periodo estas nur koncize priskribita.

Dum la jaroj 1990 - 1992 estis en la klubo eldonitaj du lernolibroj de V. Němec – Ni parolas esperante kaj Esperanto – miksita metodo – kurso por komencantoj kaj progresintoj.

La klubo devis trovi kelkfoje novajn sidlokojn – Domo de junularo en Štefánik-strato, Domo de pioniroj kaj nun Domo de Matica slovenská. En la klubo siatempe kreiĝis forta fervojista grupo sub gvido de M. Feifičová. La klubo eĉ aktive kunorganizis Universalan kongreson de fervojistoj en Košice en la j. 1997.

E-klubo Žilina kune kun E-klubo Lipt. Mikuláš estis ĉefaj fortoj krei novan Mezslovakian Esperanto-Ligon (MEL) en la jaro 1995, kiu laboris ĝis la jaro 2004 kaj en la jaro 1997 Slovakian Esperantan Federacion (SKEF), kiu laboras kontinue ĝis nun.


Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)