Menuo Ekskursoj

26-09-2009

Ora aŭtuno: ekskurso en la montaro Malá Fatra (Malgranda Fatro)

Ĉi jare la 26-an de septembro okazis tradicia turisma ekskurso Ora aŭtuno. Siatempe tio estis 3-taga semajnfina aranĝo plena da Esperanta etoso kaj programo. Nun ĝi pluas almenaŭ unu tage - sabate. Ĉi jare ĝin partoprenis nur anoj de ESONO: Aďa Albertová, Janka Kostolná, Milka Kvaššayová kun la 10-jara filo Miško, Lucia Mikulovská kun la 7-jara filo Miško, Jana Mitašová, Renáta Staňová, Miro Valášek. Komencon de la ekskurso partoprenis ankaŭ Juraj Gondžúr, kiu - kiel ĉiam - alveturigis iujn turistojn.
La vetero estis suna, belega. Vere ora aŭtuno. La paŝadon ni komencis ĉe la kastelo Kunerad (600 m.s.m.), kie pasintjare estis fino de la vojo. Pluen la vojlinio kondukis tra Svitačova dolina (690 m.s.m.), Veterné (1442 m.s.m.), Veľká lúka (1476 m.s.m.), Krížava, vysielač (1457 m.s.m.), Pod Krížavou (1430 m.s.m.), Minčol (1364 m.s.m.), la vilaĝo Višňové (450 m.s.m.). De Višňové ni per la buso revenis al Žilina. Entute ni piede trairis 21 km.
Dank al suno kaj belega vetero ni havis eblecon dumvoje manĝi multe da mirteloj. Ankaŭ pro tio nia vojo daŭris iom pli longe ol ni planis.

Fotoj:
super mapo turistoj kastelo Kunerad vojo01 marteloj montara pino Krížava sur Minčol

11-01-2009

Gutglacio de Frivald (slovake: Frývaldský zľadovatený gejzír)

En la vilaĝo Rajecká Lesná (alinome Fryvald) oni havas eble la plej grandan gutglacion en Slovakio. Kelkmetra peco de glacio ja neelkreskis ie de sur tegmento, paradokse ĝi kreskas el tero. En la valo Lesnanka, nur kelkajn kilometrojn apud la vilaĝo Rajecká Lesná, ŝprucas el la tero akva gejsero. Kiam frostas, post kelkaj semajnoj el ĝi fariĝas giganta gutglacio. Kiam sunbriliĝas, maso da glacio havas bluan tonon. Al lokan atrakton alvenas rigardi ne nur Slovakoj, sed ankaŭ alilandaj turistoj. En la bazo estas gutglacio ege larĝa. Ĉirkaŭbrakumi ĝin devus alveni ĝis 12 viroj. La alteco de stalaktito estas 7 eĉ 8 metroj. Akvofluo estas sufiĉe forta, ke ĝi trovus la vojon eksteren ankaŭ de sub la maso da glacio. Malgraŭ tio ke frostas, super la gutglacio, stalaktito, la akvo ŝprucas je tri metra alteco. La gejsero ne ekestis naturmaniere, sed artefarite. En la akvotubaro de la akvofonto estas farita truo kaj premo de akvo estas tiom forta, ke somere tie ŝprucas maso da akvo ĝis alteco dektri metroj.

Fotoj:
mapeto gutglacio 1 gutglacio 2 gutlacio 3 gutlacio 4
gutlacio 5 gutlacio 6

12-10-2008

Ora aŭtuno: ekskurso en la montaro Malá Fatra (Malgranda Fatro)

Estas la 12-a de oktobro 2008. Estas suna, belega vetero. Vera ora aŭtuno. Geklubanoj el Žilina-a Esperanta klubo decidiĝis viziti naturon. Ni konatiĝis kun tereno en montaro, kie multaj el ni ankoraŭ ne estis. Nia komenco estis en la vilaĝo Rajecká Lesná, kaj ni daŭris sur la montdorso de montaro Malgranda Fatro. Kaj ni finis ĉe la kastelo en vilaĝo Kunerad. Ĉeestantoj: Gvidanto de la turisma ago estis Mirko Valášek, sed gvidanto en montaro estis la plej juna ĉeestantino - lia Katka. Aliaj ĉeestantoj: Janka Kostolná, Jano Kresák, Jana Mitašová, Iveta Morgošová, Jolana Staníková, Renáta Staňová, Hanka Urbanová. Kaj nia persona ŝoforo estis kiel ĉiam Juraj Gondžúr kun sia filo.

Fotoj:
komenco Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008 Ora aŭtuno 12-10-2008