Laŭvice de supre maldekstre:
Lucia Mikulovská - Fedorová, Martin Majtán, Ľubomír Fajth, Adriána Albertová, Miroslav Závodský, Miroslav Salát, Magda Feifičová - Fejfi,
Renáta Staňová, Emília Kvaššayová, Jana Mitašová, Eva Brezániová, Iveta Morgošová, Miroslav Valášek, Janka Kostolná, Jana Škorvánková - Pekárová, Jana Dubovcová - Danková,
Jolana Staníková, Juraj Gondžúr, Monika Kudelová - Cibulková
La 14-an de marto 2012 por ĉiam foriris fondinto kaj multjara membro de la klubo en Žilina Miroslav Závodský en la aĝo 87-jaroj.
Dum sia aktiva vivo li aktive laboris por la agado kaj instruis Esperanton en Žilina kaj en la vilaĝo Závodie.
La lasta adiaŭo kun li okazis sabate la 17-an de marto en la vilaĝo
Závodie, kie li multajn jarojn vivis.
* 25. 3. 1924
† 14. 3. 2012
La 29-an de marto 2009 ni por ĉiam adiaŭis kun nia kelkjara ano Martin Majtán, kiu foriris la 27-an de marto je la aĝo 74-jaroj. La lastan adiaŭon partoprenis ĉirkaŭ 300 personoj, inter ili ankaŭ esperantistoj el ESONO. Li dormas sian eternan dormon en la tombejo en Rajecké Teplice, kie li vivis.
La 6-an de majo 2004 foriris por ĉiam multjara ano ne nur de nia klubo, sed ankaŭ de Esperanto-movado ĝenerale, Vlado Němec, konata kiel instruisto kaj aŭtoro de Esperanto-lernolibroj.
Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)