Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Niaj anoj

Aranĝoj

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

Esperanta arkivo

Anoj de ESONO Esperanta arkivo en Plevnik servas por akceptado, konservado, registrado, deponado kaj ankaŭ por studado de E-dokumentoj devenantaj de Slovakaj esperantaj organizoj kaj unuopuloj. Krom historiaj dokumentoj ĉi tie troviĝas ankaŭ librejo kun multaj libroj diversfakaj. Troviĝas tie ne nur romanoj kaj noveloj, sed ankaŭ poezio, teatraĵoj, vojaĝpriskriboj, lernolibroj kaj libroj sciencaj,multspecaj el ĉiuj mondpartoj. La librojn eblas pruntopreni.

Forno Sub tegmenta spaco estas lokigita arkivo, kaj malsupre troviĝos spaco por diversaj renkontiĝoj kaj turismaj aranĝoj. La domo povas servi por ni ĉiuj kiel centro de ripozo kaj samtempe kiel centro de laboro por Esperanto.
La vilaĝo Plevník troviĝas inter du proksimaj turismaj teritorioj - la "Manina interkrutaĵo" kaj la "Súlov-rokoj". Ambaŭ teritorioj taŭgas por piedpromenoj kaj ankaŭ por bicikloturistoj.

Arkivo En la arkivo atendas nin ankoraŭ multe da laboro ĉe registrado, klasifikado kaj konservado de dokumentoj kaj libroj. Ĉiuj, kiuj volus kontribui per laboro aŭ materie, estas bonvenaj.

Pli da informoj vi povas akiri sur la retadreso: arkivo@esperanto.sk.





Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)