Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Niaj anoj

Aranĝoj

   => ni organizis

   => ni partoprenis

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

Aranĝoj

N I    P A R T O P R E N I S

Dum la tagoj vendredo la 31-an de majo ĝis dimanĉo la 2-an de junio 2013 okazis en Liptovský Mikuláš, la urbo sub Tatroj, TUTSLOVAKIA ESPERANTO-RENKONTIĜO. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 30 la plej aktivaj esperantistoj en Slovakio. El Žilina ĉeestis Magda Feifičová, Iveta Morgošová kaj Renáta Staňová.

La ĉefa temo estis "Quo vadis, Esperanto en Slovakio?" kaj dum la renkontiĝo oni traktis pri historia analizo de la E-movado en Slovakio post la tenera revolucio en la j. 1989, kiam finis Slovakia E-Asocio kaj ekestis Slovakia E-Federacio - SKEF. Dum la tempo okazigas generacia problemo, mankas eksa generacio da aktivaj anoj.

Dum la ekskurso la partoprenintoj vizitis memoraĵojn (pendigilo, torturloko, punbenko) kaj memor-prezentadon (juĝo) de Juraj Jánošík - (* 25-an de januaro 1688, Terchová – † 17-an de marto 1713, Liptovský Mikuláš, pendigita) estis la slovaka rabisto kaj estas nacia legendo. La partoprenintoj faris komunan fotografaĵon ĉe la statuo de Jánošík.

Dum la renkontiĝo okazis ankaŭ konkurso da originaj fotografaĵoj de slovakaj Esperantistoj. El ESONO-anoj gajnis Iveta Morgošová la 3-an logon en la kategorio B - Verda vivo kaj Esperantistoj kaj Magda Feifičová kaj Janka Kostolná ricevis honorajn agnoskaĵojn. Janka Kostolná krome gajnis la duan lokon en la konkurso de tradukita prozo. Ni gratulas!

La partoprenintoj

TER01 TER04 TER07 TER08 TER12

Konkurso en fotografaĵoj

TER03 TER02 TER11

Ekskurso

TER09 TER06v TER10

Amuza programo

TER05 TER13




Dum la tagoj 3-a ĝis 6-a de januaro 2013 okazis la 32-a renkontiĝo de Esperantistoj-vojaĝantoj en Liptovský Ján.

Tradicie dum la renkontiĝo oni faris turisman ekskurson al la montopinto Poludnica kaj okazis prezentaĵojn kaj prelegojn de Esperantistoj-vojaĝantoj. Entute partoprenis ĝin 48 personoj el 10 landoj (legu http://www.poludnica.esperanto.sk/).

Rigardo al aŭskultantoj kaj prelegantoj - vojaĝantoj

prelego01 prelego02 prelego03

Kelkaj fotoj el la ekskurso

Komuna02 Komuna03 Komuna03 Turismo01 Turismo02 Turismo03 Turismo04 Turismo05 Turismo06 Turismo07

El nia klubo ĉeestis ĝin Magda Feifičová, Iveta Morgošová kaj Renáta Staňová.

Dum la renkontiĝo okazis ankaŭ en la ekspozicia salono de Matica slovenská en la urbo Liptovský Mikuláš vernisaĝo de la ekspozicio „Poludnica 1983 – 2012“.

Vernisaĝo01 Vernisaĝo02 Vernisaĝo03 Vernisaĝo04 Vernisaĝo05 Vernisaĝo06 Vernisaĝo07 Vernisaĝo08 Vernisaĝo09




En la jaro 2010 dum la tagoj 21-an ĝis 23-an de majo okazis la tutslovakia E-renkontiĝo inter Trenčianska Teplá kaj Trenčianske Teplice en la loko Kaňová, en la feria centrejo OLIWA. Entute partoprenis ĝin 31 personoj (27 el Slovakio, 2 el Ĉeĥio, 1 el Germanio kaj 1 el Belgio).

El nia klubo ĉeestis ĝin Magda Feifičová, Lucia Mikulovská kun la filo Michal kaj Miro Valášek. Kaj la urbon Žilina reprezentis ankaŭ novaj Esperantistoj - gelernantoj de Fejfi. Vi povas vidi ilin sur la antaŭlasta foto.

Dum la renkontiĝo okazis ankaŭ la kongreso de SKEF, dum kiu estis elektita nova prezidantaro: Nova prezidanto de SKEF estas Stano Marček, vicprezidanto Rasťo Šarišský, kasistino Jarmila Rechtorisová kaj revizorino Alexandra Vališová.

Fejfi Asto Jarka Sasa El Certova Skala Komuna foto Partoprenintoj Zilinanoj - novaj gelernantoj Ardajo-Marcek


Dum la tagoj 24-an ĝis 26-an de aprilo 2009 nia grupo partoprenis la tutslovakian E-renkontiĝon en la vilaĝo Dobrá Voda. Ni sentis bonege, nia danko apartenas al la organizantoj.

Ĉeestintoj: Ľubo Fajth, Juraj Gondžúr, Janka Kostolná, Lucia Mikulovská kun la filo Michal, Jolana Staníková, Miroslav Valášek

Dum traktado Holly Holly-pam.izba

Dobra Voda

 

P A S I N T A J

2007

Vidu la SKEF-kalendaron 2007 kiel dosiero de MS Excel aŭ de OpenOffice

2006

Vidu la SKEF-kalendaron 2006 kiel dosiero de MS Excel aŭ de OpenOffice




Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)