Menuo Pri ESONO

Esperanto asocio en Žilina fondiĝis kun la celo kunigi Esperantistojn el Žilina, disvastigi uzadon de Esperanto, propagandi ĝin en komunikadon kaj tiel bonigi kompreniĝo inter homoj de diverzaj nacioj; propagandi sian regionon, sed ankaŭ la tutan Slovakion eksterlande. Kun tempodaŭro la influo de la Žilina movado disvastiĝis en la tutan regionon - Kysuce, Bytča, Rajecka kaj Terchovska valo.

Estraro de ESONO ekde januaro 2011:

Prezidanto
Miroslav VALÁŠEK

Vicprezidanto
Magdaléna FEIFIČOVÁ

Ekonomino
Jolana STANÍKOVÁ


Historio de ESONO

Laŭ jarlibroj de UEA jam en la jaro 1920 funkciis en Žilina kiel delegito sinjoro Jozef Popper, en la jaro 1925 sinjorino Irene Rábi kaj poste ankaŭ aliaj. Esperantistoj kunvenadis semajnfine en hotelo Rémi. Ni scias, ke en la jaro 1933 gvidis kurson de Esperanto sinjoro Goldstein.

La unuaj numeroj de tiel bone konata Esperantisto Slovaka estis eldonitaj en Žilina en la jaro 1946. Ïia redaktoro estis nestoro de slovaka esperanta vivo sinjoro Ernest Váňa, tiutempe vivanta en nia urbo. Li favore gvidis kursojn en lernejoj, inter skoltoj, en Domo de sindikatoj ktp. kaj li havis pli ol 200 lernantoj. En tiu jaro kurson ĉeestis ankaŭ nia la plej maljuna klubano sinjoro Závodský. Inter aktivuloj mi devas mencii s-ron Bárta. Sinjoro Váňa aktivis ne nur en Žilina, li estis post milito ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥoslovakio kaj vicprezidanto de Slovaka E-societo SES (fondita en Martin en la jaro 1947). En la jaro 1948 li el Žilina foriris.

La rolon organizi esperantan vivon transprenis sinjoro Miro Závodský, kiu fondis kaj gvidis rondeton Espero en la jaro 1955. En la jaro 1957 fariĝis prezidanto prof. František Révay. Tiam jam en rondeto laboris ankaŭ fratinoj Gabaríková (Dvořáková kaj Hromadíková). Dum la jaroj 1958 – 62 oni organizis regulajn Renkontiĝojn de esperantistoj en Rajecké Teplice. Sinjoro Závodský fondis rondeton ĉe Domo de pioniroj en la jaro 1962 kaj en la jaro 1963 kun aliaj interesuloj ili fondis Esperanto-klubon ĉe Domo de Sindikatoj en Žilina. Li estris la klubon kelkajn jarojn. Krom li tiatempe jam gvidis kursojn ankaŭ gesinjoroj Révay, Němec, Anna Gabaríková kaj aliaj. En la jaro 1966 sinjoro Závodský esperantigis prospekton pri Žilina kaj sendis al multaj adresoj en mondo por propagi nian urbon. Tiam jam la klubo havis montroŝrankon en centra urboplaco Dukla.

En la jaro 1969 fariĝis sinjoro Závodský komitatano de novkreita AESSR. Kaj en tiu ĉi jaro absolvis E-kurson de prof. Révay nia kronikisto sinjoro Majtán. Venontan jaron organizis s-ro Kovář Internacian fervojistan E-skisemajnon en Vrátna valo, kiun partoprenis ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Tiun ĉi jaron klubanoj vizitis faman artpentriston Martin Benka.

En la jaro 1971 komencis eldoni s-ro Němec multobligitan kluban bultenon Informilo (ĝis 1974) kaj en jaroj 1975 – 77 li redaktis jam presitan bultenon Raketo. En la jaro 1978 s-ro Závodský fondis pioniran E-rondeton en la urboparto Závodie. S-ro Němec fariĝis nova prezidanto de E-klubo ĉe Domo de Sindikatoj (ĝis 1984). Sub lia gvido estis en la sama jaro en Žilina organizita Seminario pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko AEST, kiun partoprenis pli ol 50 esperantistoj en kelkaj landoj.

En la jaro 1979 E-klubo organizis la unuajn Turismajn Tagojn TUTA kaj ili regule ĉiujare ripetadis en tute 15-foje (la lastaj en la jaro 1984) kaj fariĝis famaj inter tiamaj socialismaj landoj. Dum jaroj ilin prizorgis multaj fervoraj klubanoj, tamen mi devas mencii almenaŭ tiujn la plej signifajn organizantojn – Němec, Hanzel, Činčura, Majtán, Dobeš, Gondžúr.

En tiuj jaroj sub gvidado de s-ro Němec estis bone organizita instruado de Esperanto en tri ŝtupoj – komencantoj, progresintoj, konversacio. Krome lin instruis ankaŭ s-inoj Gerová, Bungerová (Sabová). Žilinanoj instruis ankaŭ en E-klubo Kysucké Nové Mesto.

En la jaro 1981 organizis E-klubo konferencon KAEST’81 kaj en kampo de scienco klubanoj daŭrigis klubanoj prelegante en Budapeŝto dun konferencoj Interkomputo’82 kaj Interkibernetik’85. Aperiĝis ankaŭ nova kluba bulteno “Spravodajca”, poste ĝis nun konata kiel Raportanto.

De la jaro 1983 s-ro Závodský kun celo interesigi ankaŭ gejunulojn instruis Esperanton en baza lernejo Žilina-Závodie en tiea pionira grupo. Li alligis amikajn kontaktojn ankaŭ kun aliaj E-grupoj ekzistantaj ĉe lernejoj (Germanio, Pollando kaj Hungario) kaj efektivigis reciprokajn vizitojn inter ili.

Dum nuna tempo (tempo de aktivaj jaroj de nuna klubanaro) prezidentis la klubon gesinjoroj Gondžúr, Fejfičová, Fedorová, Valášek. Tiu ĉi periodo estas nur koncize priskribita.

Dum la jaroj 1990 - 1992 estis en klubo eldonitaj du lernolibroj de V. Němec – Ni parolas esperante kaj Esperanto – miksita metodo – kurso por komencantoj kaj progresintoj.

La klubo devis trovi kelkajn novajn sidlokojn – Domo de junularo en Štefánik-strato, Domo de pioniroj kaj nun Domo de Matica slovenská. En klubo kreiĝis forta fervojista grupo sub gvidi de M. Feifičová. La klubo eĉ aktive kunorganizis Universalan kongreson de fervojistoj en Košice.

E-klubo Žilina kune kun E-klubo Lipt. Mikuláš estis ĉefaj fortoj kreis novan Mezslovakian Esperanto-Ligon en la jaro 1995 kaj en la jaro 1997 Slovakian Esperantan Federacion.