Pri ESONO

Pri la urbo Žilina

Ĉirkaŭaĵo - Budatín

Ĉirkaŭaĵo - Bytča

Ĉirkaŭaĵo - Hričov

Ĉirkaŭaĵo - Lietava

Ĉirkaŭaĵo - Strečno

Ĉirkaŭaĵo - Považsky    kastelo

Niaj anoj

Aranĝoj

Kontaktoj

Ekskursoj

Ligiloj

Esperanto arkivo

Mapo

renkonto varbado

ĈIRKAŬAĴO DE ŽILINA

La urbo Žilina estas centro de nordokcidenta Slovakio.

La urbo Žilina situas en la valo de la rivero Váh en la valkadrono de Žilina, je kunfluejo de la rivero Váh kun la riveroj Kysuca kaj Rajčianka (rajĉianka). La valkadrono de Žilina troviĝas inter la monto-dorsoj de montaroj Malá Fatra, Strážovské vrchy, Súľovské vrchy, Javorníky kaj Kysucké vrchy.

STREČNO-kastelo Strečno

Romantika ruino de la kastelo Strečno dominas super la rivero Váh kiel simbolo de la feŭda potenco en meza Považie. Malgraŭ tio, ke ĝi estas jam tri centjaroj ruino, ĝia konservita arkitekturo estas ekzemplo da evoluo de mezepoka citadelo de gotiko ĝis baroko.

Eĉ la historio de la kastelo komencis en la duono de la 14-a jarcento, ĝia la unua loĝatigo estas multe pli aĝa. Arkeologiaj trovaĵoj pruvas loĝigon de la kastela monteto jam de pli juna bronzepoko. Klara skribita argumento pri ekzisto de la kastelo devenas el la jaro 1384, kiam oni mencias ĝin kiel „cimitatus castri Streĥyn“. Ĝia maltrankvila historio kontinuis ĝis la fino de la 17-a jarcento, kiam pro la ordono de la imperiestro Leopold ĝi estis detruita.

Dum preskaŭ kvar jarcentoj ĉi tie regis pluraj posedantoj, el kiuj oni devas mencii gentojn de: Pongrac, Pavol Kiniĵi, Kostka, Derŝfi kaj Veŝeleni.

Rezultoj de la historie-arkitektura esploro fariĝis solvo por ĝia parta rekonstruo kaj konzervado. Oni tute rekonstruis la portalon, ĉefan turon, sudan palacon, nordan palacon kaj kapelon. Oni kompletigis nordan turon kaj lokon antaŭ la portalo, okcidentan palacon, muregon kaj kanonan remparon. En la jaro 1994 oni finis ĉefajn laborojn kaj en la jaro 1995 estis la kastelo malfermita por publiko.


Strečno Strečno Strečno Strečno

Renkontiĝoj | Stretnutia
Dom Matice slovenskej, Hollého 11, Žilina
ĉiun lundon / každý pondelok
17:00 - 18.30 h
(krom somera ferio / okrem letných prázdnin)